Luigi Amedeo, Duko de Abruzzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1873 en Madrido |
Morto | 18-an de marto 1933 (60-jaraĝa) en Jawhar, Itala Somalio |
Tombo | Ŝabele |
Lingvoj | hispana • itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Familio | |
Patro | Amadeo la 1-a |
Patrino | Maria Vittoria dal Pozzo (en) |
Frat(in)oj | Prince Umberto, Count of Salemi (en) , Prince Emanuele Filiberto, 2nd Duke of Aosta (en) kaj Prince Vittorio Emanuele, Count of Turin (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo montgrimpanto militisto kartografo |
Princo Luigi Amedeo, Duko de Abruzzi (29a de januaro 1873 - 18a de marto 1933) estis itala montogrimpisto kaj esploristo, membro de la reĝa Savoja dinastio kaj kuzo de la itala reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a. Li estis konata pro siaj esploradoj al Arkto kaj pro siaj montogrimpaj ekspedicioj, partikulare al la Monto Elija (Alasko–Jukono) kaj en K2 (Pakistano–Ĉinio). Li ankaŭ servis kiel itala admiralo dum la Unua Mondmilito.[1]